Ĉu grashepataĵo baldaŭ neleĝa en Eŭropo ?

Pli ol 30 milionoj da birdoj estas kropŝtopataj ĉiujare en Francujo. Plej multaj estas enkarcerigataj en tiom mallarĝaj kaĝoj, ke ili apenaŭ povas sin movi. Oni enprofundigas en ilian gorĝon metaltubon ĝis la stomako. Ilia stomako iĝas grandega. Ili malfacile spiras.

La grasa hepato estas la malsana organo de birdo havanta hepatan steatozon. Raporto scienca de la Komisiono eŭropa.
Raporto scienca de la Komisiono Eùropa

La birdoj suferas pro diareoj, lacego. Tro lacaj aŭ vundataj, pli ol miliono agonias kaj mortas ĉiujare pro kropŝtopado.

La kropŝtopado estas perfortaĵo kontraŭ plej bazaj reguloj kaj principoj de protektado de bestoj. La kropŝtopado estas malpermesata pro krueleco en plejparto de landoj el eŭropa Unuiĝo kaj en Israelujo kaj Kalifornujo. En Chicago, la grashepataĵo estas malpermesata pro la sama kialo.

Subskribu la manifeston por la abolicio de grashepataĵo. Kune ni klopodu al ĝia definitiva malpermeso.

Kropŝtopado for !

Por grashepatajxo,
since 01/01 in France

kropsxtopadoj

pro kropsxtopado

pro bucxejo