Manifesto

Kutimo kruela

Grashepataĵo estas la organo malsana de ansero aŭ anaso kropŝtopita perforte plurajn fojojn tage per metaltubo je 20 ĝis 30 centimetroj enprofundigita en la gorĝon ĝis la stomako. Por trudi la birdan korpon produkti grashepataĵon, la birdo devas engluti dum kelkaj sekundoj tiom da maizo, ke ĝia hepato eĉ preskaŭ dekoble dikiĝas kaj estigas malsanon, steatozon hepatan.

Momento de kropŝtopado

Baraktante, kiam tubo enprofundiĝas en ĝian gorĝon aŭ pro simpla ezofaga kontrahiĝo kaŭzata de vomemo, la birdo riskas sufokon kaj mortajn truojn ĉe la kolo.

La enprofundiĝo de la tubo lezas la kolon, kie disvolviĝas doloraj inflamoj kaj ĝermoj. La trudata kaj malekvilibra supernutrado estigas ofte malsanojn ĉe la digesta aparato potenciale mortigajn.

Tuj post la ŝoko pro kropŝtopado diareoj kaj anheloj suferigas la birdon. Krome la dimensioj de ĝia hepato hipertrofiata estigas malfacilan spiradon kaj penigajn movojn.

Se tiuj traktadoj plu daŭrus, ili okazigus la morton de la bestoj kropŝtopataj. La buĉado okazas ĝustatempe por kaŝi la konsekvencojn de kropŝtopado. La plej malfortaj el ili estas tamen mortantaj, kiam ili alvenas ĉe la buĉejo kaj multaj el ili ne rezistas ĝis tiam : la mortokvanto de anasoj estas dekoble ĝis dudekoble pli alta dum la periodo de kropŝtopado.

Densaĵo de suferoj

Tiu perforto, esence propra al produktado de grashepataĵo, sufiĉas por pravigi ĝian abolicion. Sed por plimulto el tiuj bestoj la martiriĝo ne ĉesas ĉe la krueleco de kropŝtopado. Multaj el ili estas amputataj je parto de sia beko, sen anestezo, per pinĉilo aŭ per simpla tondilo. En la naturo la anasoj pasigas longan periodon de sia vivo sur akvo. En tiuj bredejoj multaj estas enkarcerigataj en hangaroj kaj en kaĝoj, kie iliaj kruroj vundiĝas sur kradaĵo.

La kaĝoj estas tiom malgrandaj, ke la birdoj eĉ ne povas turni sin, des malpli facile stari aŭ disetendi la flugilojn. El tiuj, kiuj plu vivas ĝis buĉotago, multaj havas ostojn rompitajn, kiam ili estas movataj, manipulataj kaj fine alkroĉataj kun la kapo malsupren por esti elektrokutataj poste tranĉataj ĉe la gorĝo. La anasinoj, ĉar ili produktas hepataĵon pli vejnoplenan ol la viranasoj, estas plej ofte dispistataj ankoraŭ vivantaj aŭ gasumataj iom post sia naskiĝo.

Plezuro por unuj pagata de aliiuj per sufero

Kiel la simpla plezuro, kiun oni havas manĝante ĝian hepaton pravigas okazigi tiom mizeran vivon al estulo sensiva kiu, kiel ni, sentas doloron kaj angoregon ? Ĉu la fakto, ke ĝi apartenas al specio alia ol nia pravigas resti surda al ĝia sufero kaj muta antaŭ la malmoraleco de tiu sklavigo ?

Ekzistas leĝoj kaj regularoj, kiuj protektas la bestojn kontraŭ tiuj perfortaĵoj kaj brutalaĵoj. Tiuj tekstoj estas ignorataj por la pli ol 30 milionoj el bestoj, kiuj plejparte en Francujo, estas uzataj ĉiujare por grashepataĵo. Oni diras al ni, ke la "suferoj necesaj" estas akcepteblaj. Sed la konsumado de tiu produktaĵo ne prezentas econ de neceso. Neniu, eĉ tiuj, kiuj profitas de tiu komerco, aŭdacas tion aserti.

Dum la kilogramprezo estas ĉiam pli malalta por konsumanto, grashepataĵo estas produktaĵo multekoste pagata de bestoj, kies korpo uzata tiel, kiel produktomaŝino estas propravole malsanigata.

Grashepataĵo estas ankaŭ produktaĵo pli kaj pli multekosta por Francujo, al kiu ĝi donas bildon de popolo malprogresema dum pluraj landoj malpermesas ĝian produktadon. Kiel oni ankoraŭ povas plu konsiderigi ĝentileca tradicio kruelegan kutimon, kiu konsistas enprofundigi en la gorĝon de besto enkaĝigata pintingon de funelo aŭ de pneŭmatika pumpilo ?

La malpermeso de grashepataĵo :al nutrado-etiko

Kiel civitanoj de lando civilizita, konstatante, ke la produktado de grashepataĵo necesigas malrespekti la interesojn de la besto uzata por produkti ĝin :

  • Ni petas de tiuj, kiuj kropŝtopas anserojn kaj anasojn ĉesi fari tiujn mistraktadojn perfortajn. La fakto, ke ili havas neniun intencon kruelan kontraŭ la bestoj kropŝtopataj neniel malpliigas la suferon, kiun ili okazigas.
  • Ni petas de tiuj, kiuj tiras profiton el grashepataĵo, sen iu etika konsidero, ĉesigi sian partoprenon en tiu fikomerco.
  • Ni petas al sciencaj kaj veterinaraj aŭtoritatuloj sincere zorgoplenaj je bonfarto de bestoj havi la kuraĝon, malgraŭ premoj politikaj kaj ekonomikaj, malaprobi la metodojn de produktado de grashepataĵo.
  • Ni petas de la justico rememorigi pri la leĝoj kaj regularoj, kiuj fiksas limon al la sufero, kiun oni rajtas trudi al estulo sensiva kaj do pri la neleĝeco de produktado de grashepataĵo.
  • Ni petas de niaj reprezentantoj leĝfari definitive por ĉesigi en Eŭropo fikutimon el praepoko.

Kiel konsumantoj decidemaj enkonduki etikon en niajn telerojn kaj konstatante, ke tiuj suferoj ekzistas nur por doni plezuron al onia palato, ni rifuzas aĉeti kaj konsumi tiujn malsanajn hepatojn el bestoj torturitaj.